Du voĉoj en silento sonas
Etflustre, kaj aŭskultas Luno:
"Al ni donacis ĉion nuno
Kaj ne plu ion ni bezonas..."
La nokt' prizorgas ilin mute,
Silentas post fenestro pinoj.
"Jen viaj lipoj, etulino,
Obeaj kaj malspertaj tute..."
Kaŝitas sonĝoj en anguloj,
En ĉambro - pala neĝa lumo.
"Ĉu scias vi la vorton - umo?"
"Jes. Tio estas ni, stranguloj..."
Ĉi nokto - la fabelo rara,
Ĉu horoj pasas, ĉu minutoj.
"Okuloj viaj - kiel putoj,
Mi dronas, dronas... Savu, kara!"
La nokt' finiĝas, kaj aŭroro
Lumigas teron poiome.
"Karulo, vi, neniu krome
En koro restos kaj memoro!"