Aŭdaca, memfida, li staris krianta
Al vento rapida, al maro giganta:
"Ĉu estas la baro al homa potenco?"
Aŭskultis lin maro kun la pacienco,
Nur ondo post ondo al bordo rapidis,
Sed tia respondo neniel validis.
Ridetis etblove venteto vespera...
Kaj tondris denove la voĉo fiera:
"La maron senbridan superos mi naĝe!"
Kaj akvon tepidan li iris kuraĝe
Kaj naĝis. Jam bordo en for' malaperis,
Nur hordo post hordo lin ondoj preteris.
Li solas, li feblas, kaj fore de l' tero
Esperi ne eblas - kaj mortis l' espero.
Al vento adresas li sin kaj lamentas.
Lin ondoj karesas, lin ondoj turmentas...
La suno jam plonĝas al mara azilo.
Li dormas. Li sonĝas. Kaj venas trankvilo.
La lasta mangesto, la lasta ekspiro -
Kaj maro majesta lin glutas sen miro:
Ĝi multon ja vidis kaj scias. Fiere
Nur vento ekridis, kurante pretere...
Vi povas ne kredi al mia instruo,
Vi povas oscedi pro ebla enuo
De mia rakonto, vidante nur vortojn.
Se vi, vojaĝonto, kalkuli la fortojn,
Levante la velon, neniam forgesos -
Atingi la celon vi nepre sukcesos.