La sonorila kupro ĝemas:
"Vekiĝu, homoj, venis plago,
Minace ŝvebas fremda flago,
Ja pri pereo via temas.
Vekiĝu kaj aŭskultu, stultaj:
Bruegas la amas' barbara,
Paliĝis la ĉielo klara
Pro polvo es-sub hufoj multaj/
Vekiĝu!" Tamen nur silento
Respondis al la vok' terura.
Neniu krio - eĥo nura.
Neniu krio aŭ lamento.
Jen falis la remparoj fine,
La uzurpantoj l' sorton benas,
Kun krioj, hurloj l' stratojn venas,
Trembrilas torĉoj ilumine.
Silent' tombeja ĉie regas,
Nek lumo, nek moviĝo estas...
Ĉu Mort' ĉi tie venkon festas
Kaj per mallumo ĉion tegas?
Ho ve! - la pestepidemio
La loĝantaron pereigis.
Sed la barbarojn nur instigis
Abundaj, riĉaj predpremioj,
Foresto de rezisto ajna
Kaj la baldaŭa temp' ripoza.
Sed tiu venko kurioza
Evidentiĝis venko ŝajna:
Neniu el la hordo brava
Revenis al la hejmo fora,
Dum la revena voj' horora
Al ĉiu venis l' sorto mava
Kaj nevidebla mortvenen' -
Bacilo pesta - senkompate,
Indiferente, bat-post-bate
Mortigis ĉiujn ĉi. Amen!
La detruitan urbon plie
Surŝutis sable vigla vento
Kaj por centjaroj nur silento
Kaj senhomeco regas tie.
Ekzistas nur pri l' fenomeno
Nuntempe jam ne multaj mitoj...
Moralo do: eĉ dum militoj
Memoru pri la higieno.