V. Jegorov
tr. A. Ĵuravlov
Sur la ter' - la herba maro.
Nuba flug' - en soro klara,
Kaj la nub' de live kvara
Estas ni, estas mi, estas mi -
Senglora kaj senpara.
Kaj por ni, flugantaj pave,
Estas jam nenio grava.
Vivus ni - kaj estus brave...
Vivus ni, vivus ni, vivus ni -
Se ni nur supre glitas.
Ĉesos ĉu l' eterna glito?
Ĉu vivakvo estas mito?
Kial daŭras la militoj?
Nia mort', nia mort', nia mort'
Ĉu estis senevita?
Febla fum' ĉe l' hejmtegmento
Cedas al malica vento.
Panjo, panjo, en silento
Aŭdos vi, aŭdos vi, aŭdos vi
Nur voĉon mian pentan.
Preter rid' kaj preter larmoj
Flugas for de l' nuboj svarmo,
Samabunda nubarmeo
Glitas for, glitas for, glitas for
De l' morto al pereo.