- Ne povas esti, - diras vi
Vidante la najbaron brave
La aŭton stiri. Kaj en vi
Envi' naskiĝas (eble prave)
Kaj restas jam ĝis fin' de l' viv'.
- Ne povas esti, - flustras vi
Vidante inon, tente ĉarman,
Promeni kun belul'. Envi'
En vi deziron vekas varman
Kaj restas jam ĝis fin' de l' viv'.
"Ne povas esti" - pensas vi
Vidante la aŭtoron moke
Pri vi aludi. Ĉu envi'
En vi naskiĝas postprovoke,
Ĉu restas jam ĝis fin' de l' viv'?
Amiko! Se l' envi' en-vias,
Al kiu, diru, vi envias?