N. Gumilov
tradukis A. Ĵuravlov
Malsanas ŝajne mi: por mia kor'
Enuo plektas liton el nebulo,
Min tedis ĉio, sakroj kaj gratuloj,
Min vekas jataganoj, sango, or'.
Imagas mi (ĉu pravas la memor'?)
Ke perso estis mia prapraulo,
Barbar' kruela... la anim' en brulo,
El post jarcentoj venas la dolor'.
Langvoras, mutas mi - kaj falas muroj,
Jen ocean' en ŝaŭmo kaj susuroj,
Granit', de l' suno varma en juni'.
Kaj urbo en bluego de l' kupoloj,
Ĝardenoj kun jasmenoj kaj violoj,
Batalis ni... Aĥ, jes! Pereis mi.