N. Gumilov
tradukis A. Ĵuravlov
Tre simplas tro fiera mia cel':
Remilon kapti aŭ ĉevalon sproni
Kaj trompi l' tempofluon malgraŭ oni
Por pluaj kisoj, plenaj de miel';
Sed ekobei olda al ĉiel',
La verton cindri, ĉiujn-ain pardoni,
La kapon pie per dornaro kroni,
Humile peti savon de anĝel'.
Nur kiam mi dum la orgi' finala
Vekiĝos, kiel lunatiko, pala
Kaj tremos time ĉe la sonĝa fin',
Mi rememoros pri l' veinda fato:
Ne havis mi infanojn de l' virin'
Kaj nomis ja neniam l' viron frato.