N. Gumilov
tradukis A. Ĵuravlov
Kvinopis ni... ni estis kapitanoj,
Ni stiris ŝipojn sub la nigra flag',
Vagadis ni laŭ maroj, oceanoj,
Honteg' de Dio, de l' homaro plag'.
De foraj landoj ĉarmo kaj arkanoj
Ne ravis nin dum la senfina vag',
Por ni amatis pleje uraganoj,
Sangantaj vundoj kaj de l' mastoj krak'.
Rigardoj niaj estis - io svaga,
Vidata, sed ne ebla por kompren',
Kaj eĉ post nia morto la fantomoj
Leviĝis kvazaŭ la submaraj ŝtonoj,
Denove minacante kun malben'
Al reserĉantoj de feliĉ' imaga.