La lastaj sangogutoj falos for,
Kaj estingiĝos lante la aŭror',
La mondon kovros de la mort' vualo.
Sed antaŭ malapero de l' dolor'
Ĉe mia longa en nenion falo
Ripetos milde la haltanta kor'
La nomon kiel dankon al realo.
Jam ĉion kaptos nokto kaj forges',
Ridetoj, larmoj, famo, amkonfes' -
Ne gravos ĉio ĉi en hor' finala.
Nur nomo kara, de la viv' esenc',
De ĉio fino estas kaj komenc',
Nur ĝi valoros en la viv' banala.