Литературный портал Графоманам.НЕТ — настоящая находка для тех, кому нравятся современные стихи и проза. Если вы пишете стихи или рассказы, эта площадка — для вас. Если вы читатель-гурман, можете дальше не терзать поисковики запросами «хорошие стихи» или «современная проза». Потому что здесь опубликовано все разнообразие произведений — замечательные стихи и классная проза всех жанров. У нас проводятся литературные конкурсы на самые разные темы.

К авторам портала

Публикации на сайте о событиях на Украине и их обсуждения приобретают всё менее литературный характер.

Мы разделяем беспокойство наших авторов. В редколлегии тоже есть противоположные мнения относительно происходящего.

Но это не повод нам всем здесь рассориться и расплеваться.

С сегодняшнего дня (11-03-2022) на сайте вводится "военная цензура": будут удаляться все новые публикации (и анонсы старых) о происходящем конфликте и комментарии о нём.

И ещё. Если ПК не видит наш сайт - смените в настройках сети DNS на 8.8.8.8

 

Стихотворение дня

"Прогулка"
© Асманов Александр

 
Реклама
Содержание
Поэзия
Проза
Песни
Другое
Сейчас на сайте
Всего: 48
Авторов: 0
Гостей: 48
Поиск по порталу
Проверка слова

http://gramota.ru/

KRONO DE SONETOJ

1

Ĉu serĉas oni sencon en delir'?
Respondon indan trovus eĉ infano:
"Stultaĵojn diras la plenaĝa vir',
Ĉu estas li ŝerculo... aŭ profano?"

Jes, komprenebla estas via mir',
Se temas pri deliro de malsano:
En ties vortokirla oceano
Nek peto esprimatas, nek dezir'.

Sed en balbuto de amanta par'
Dominas senco ĉu? Apenaŭ! Ĉar
Por ili plej valoras emocio.

Deliron portas la amorinflam',
Sed ĉu ekzistas senco en la am'?
Senlima estas tiu ĉi nocio...


2

Senlima estas tiu ĉi nocio:
Por iuj homoj - vera ideal',
Por iuj - vort' bizara aŭ banal',
Trezor' anima, senutila scio -

La amo korbruliga. De l' pasio
Kaj la prudent' eternas la batal'.
Se en la kor' frenezas incendio,
La cerbo estas de la kor' vasal'.

Plen-plenaj de adoro kaj amor;
Nur bonon ŝparas homoj en l' memor',
Spegulo kurba estas la pasio.

Pereas amo en prudenta gel':
La kora voĉo estas bagatel',
Se gravas senc' de la konversacio.


3

Se gravas senc' de la konversacio,
Vi intervenu, ne detenu vin,
Utilos viaj scioj kaj rutin'
Kaj estos grava via opinio.

Dum vivas vi kaj ordas la konscio,
Por via scivolec' ne estu fin'.
Se en la mond' ekzistas vana scio,
Pri tio kulpas mem havanta ĝin.

Se vin perfide trompos viaj sensoj
Kaj en la kap' neniaj estos pensoj -
Esperon havu, venos la inspir'.

Se vi ne havos foje eĉ moneron -
L' sopiro vantos, ja dirante veron,
Ne havas eĉ senceton la sopir'!


4

Ne havas eĉ senceton la sopir'!
Antaŭen tiru min ventplena velo!
Bruegas, pompas l' viva karuselo,
Jen estas ĝi areno, jen foir'.

Kaj junulinoj!.. Tent'! Juneco! Belo!
Hontemo?.. Pli kuraĝe, kavalir'!
Ja fine falos ĉiu citadelo,
Se plenkonvena estos la aspir'!

Kaj ili falas... Nin favoras fat',
La sentoj bolas en la ambeat',
De l' kora flam' degelus eĉ glacio.

Sed jaroj pasas. Feblas nia flam'.
Kaj la edzinon ni elektas jam:
La sentojn - for! Ekregu la racio!


5

La sentojn - for! Ekregu la racio!
Deklaro jena modas, sed blasfem'
Neniam venkos ĉarmon de l' poem, -
Kaj min ne kaptis moda tradicio.

Mi amis kaj amata estis mem...
Apenaŭ nune kredas mi al tio!
Pasinto ŝtelis ĉion. Pri la tem'
La koron ŝiras ĉiu-ajn mencio.

La am' sen komprenemo kaj tolero
Malpeza iĝis kiel lanugero,
Forportis ĝin flugiloj de zefir'.

Riproĉoj vanas, malutilas flato,
Kaj sortan baton sekvas nova bato,
Kaj muta estas la poeta lir'.


6

Kaj mura estas la poeta lir'
Dum fajras sunsubiro delikata.
Ne hastu, la momento porbeata,
Prokrastu la foriron. Por admir'

Ne multon cedas l' tempo senkompata.
La suno kaŝas sin. Ventet'-suspir'
Murmuras milde, kaj de ĝi logata
Jam venas nokt' sorĉisto, nokt' fakir'.

Penetras ĉien de l' natur' parfum',
Lampiroj ekbriletas en mallum',
La koron ravas de la nokt' magio.

Kaj amaj vortoj sonas en silent'...
L' racio stultas, regas ja la sent',
Elkora flustr' impresas pli ol krio.


7

Elkora flustr' impresas pli ol krio,
Se trafas al profundo de l' anim'.
Foj-foje ĉarmas nekorekta rim',
Esceptojn scias ajna kriterio.

Nun regas en la viv' la Teorio.
Reguloj jenaj indas por estim:
Neseriozas ŝtorm' en akvario,
Meritas venĝon ĉiu-ajn viktim',

Neniam arbo estas nura ligno,
Troveblas ĉio krom perdinta digno,
Inform' dubinda estas onidir',

Sen far' parolo estas nur babilo,
Pli dolorigas vorto ol pafilo,
Pli hatrigardo pikas ol rapir'.


8

Pli hatrigardo pikas ol rapir'
Kaj peze falas vortoj kiel brikoj.
Hieraŭ ĝuste estis ni amikoj -
Nun estas ni "aĉulo" kaj "vampir'".

Sed kiel ekis tiu "kruca ir'"?
Iome troaj estis vinkalikoj,
Ofenda ŝajnis ies onidir',
Nekontentigaj - de l' amik' eksplikoj...

Post reciprokaj pikoj kaj riproĉoj
De la animoj ekaŭdiĝas voĉoj,
Forflugas la kverelo kiel jet'.

Kaj forgesiĝas la ofendoj ĵusaj,
Puriĝas la ĉielo de nimbusoj,
Emociiĝon ŝanĝas la kviet'.


9

Emociiĝon ŝanĝas la kviet',
Ankoraŭ unu tago pasis kure
Kaj adiaŭas arboj ĝin susure
Post la fenestroj de la kabinet'.

Horloĝo sonas laŭte nenature,
Aero freŝa fluas de l' giĉet'.
Vizioj strangaj vagas enobskure,
Fragile lantas ties menuet'.

En malproksimo restis viva prozo.
Uzante la eblecon por ripozo
Volumoj dormas sur la libra bret'.

Malgrandas ĉambro por la soraj revoj
Ja ŝvebas ili kvazaŭ maraj mevoj -
Ĉe skribotablo sidas la poet'.


10

Ĉe skribotablo sidas la poet'
Kaptita de ideoj kaj medito.
Atendas vane lin la mola lito -
La tablo tenas kvazaŭ la magnet'.

Kaose multas vortoj en malnet',
Sed ĉiuj estas - ĉe supraĵoj glito.
Kaj cigaredon ŝanĝas cigared',
Kaj celas la rigard' al infinito.

La ventan ploron, varmon de la sun'
Kunfandas la poet' penema kun
Fervoro, pacienc' kaj sinfordono.

Li filtras la miksaĵon tra la kor'
Kaj obeanta jam al la aŭtor'
Silenta penso iĝas vorto, sono.


11

Silenta penso iĝas vorto, sono...
Bruegas, hurlas la ĉirkaŭa mond',
Bruondon preman sekvas nova ond':
Radi', televidil', magnetofono,

Aviadiloj, tramoj, telefono...
Nek voko kompreneblas, nek respond'!
Ĉe tia grandioze laŭta fono
La vivo ŝajnas prisorĉita rond'

Kaj ni - sciuroj, en la rond' kurantaj,
Kaj fortoj niaj - feblaj, agoj - vantaj,
Penetras ĉiun poron bruvenen'.

Nur post la noktomezo gaje-stulte
Ni ĝuas la ripozon, sed ne multe:
Helruĝe ekradias jam maten'.


12

Helruĝe ekradias jam maten',
Sin kaŝas haste sonĝoj en angulo.
Tiktako de horloĝo - kiel lulo,
Ja tiom logas, tentas la kusen'.

Eliru el la hejmo vi, dormulo,
Rigardu al miriga fenomen':
Timeme montras sin el-sub nebulo
Rivero kvazaŭ dormus sub kurten'.

Jen flirtas arbokronoj kiel flagoj,
Varmetas de la sun' radioj-sagoj,
En ĉio regas paco kaj kompren'.

Kaj silentiĝas tuta universo.
Naskiĝas rimoj, ekaperas versoj...
Vi helpu la poeton, muza ben'!


13

Vi helpu la poeton, muza ben',
Dum li atakaj kiel idioto
La gazetaron. Tiel Don Kiĥoto
Atakis muelejojn. Vana pen'!

Esperojn rompas redakcia loto.
La sama ripetiĝas ĉie scen':
"Forprenu viajn tekstojn kaj la foton.
Ĝis la revido." "Ĉu rezulto?.." "Sen..."

Kaj restas nur: post la kurada van'
En sia ĉambro kuŝi sur divan',
Sen ajna penso gapi al plafono

Kaj firme kredi: helpos al sukces'
Insisto, pacienco, sinforges',
De la raci' kaj sentoj unisono.


14

De la raci' kaj sentoj unisono...
Ĉiama, sankta revo de la hom'.
Feliĉon portus ĝi al nia dom'
Kaj nia viv' similus al kanzono.

Impetas ni al famo kaj renom',
Ĉe ni abundas fortoj, nervoj, kono.
Sed ofte ĉio estas nur fantom',
Ekzemplo tujas: de l' sonetoj krono.

Ja diras vi: la krono iom strangas,
Ĉi tio lamas, tio tute mankas,
Ĝi nek liriko estas, nek satir'.

Responde donas mi la referencon:
Deliris mi (rigardu la komencon).
Ĉu serĉas oni sencon en delir'?   ))))


15

Ĉu serĉas oni sencon' en delir'?
Senlima estas tiu ĉi nocio:
Se gravas senc' de la konversacio -
Ne havas eĉ senceton la sopir'.

La sentojn - for! Ekregu la racio! -
Kaj muta estas la poeta lir'.
Elkora flustr' impresas pli ol krio,
Pli hatrigardo pikas ol rapir'.

Emociiĝon ŝanĝas la kviet',
Ĉe skribotablo sidas la poet,
Silenta penso iĝas vorto, sono.

Helruĝe ekradias jam maten'.
Vi helpu la poeton, muza ben',
De la raci' kaj sentoj unisono.

© Журавлев Алексей, 31.10.2012 в 14:54
Свидетельство о публикации № 31102012145457-00312799
Читателей произведения за все время — 33, полученных рецензий — 0.

Оценки

Голосов еще нет

Рецензии


Это произведение рекомендуют