Nikolaj Ŝipilov
tr. A. Ĵuravlov
La aŭtun' venanta plenas de kontrastoj,
Ne korektas eĉ de l' sun' vespera falo.
Jen folioj vagas strate kiel gastoj,
Sin trenantaj post la balo, post la balo.
Du la ruĝaj tute vane
Kuras ien man-en-mane,
Nur ekblovos pli - kaj venos la finalo.
Tiu flava tute sola
Kuras ien senkonsola,
Ĝi feliĉon volas trovi post la balo.
Kaj ĉi tiu verdkolora
Dum senhalta danc' langvora
Ne komprenas terurecon de l' realo
Kaj ĉe l' pordo paradiza
Ĝi mortante iĝas griza
Kiel strange - post la balo, post la balo.
Senkompate venas la aŭtun' severa,
Kiel ŝtorm' centgrada pasas folifalo.
Kuŝas mortaj sur la stratoj
Kiel vundoj, kiel batoj
La folioj post la balo, post la balo.