Литературный портал Графоманам.НЕТ — настоящая находка для тех, кому нравятся современные стихи и проза. Если вы пишете стихи или рассказы, эта площадка — для вас. Если вы читатель-гурман, можете дальше не терзать поисковики запросами «хорошие стихи» или «современная проза». Потому что здесь опубликовано все разнообразие произведений — замечательные стихи и классная проза всех жанров. У нас проводятся литературные конкурсы на самые разные темы.

К авторам портала

Публикации на сайте о событиях на Украине и их обсуждения приобретают всё менее литературный характер.

Мы разделяем беспокойство наших авторов. В редколлегии тоже есть противоположные мнения относительно происходящего.

Но это не повод нам всем здесь рассориться и расплеваться.

С сегодняшнего дня (11-03-2022) на сайте вводится "военная цензура": будут удаляться все новые публикации (и анонсы старых) о происходящем конфликте и комментарии о нём.

И ещё. Если ПК не видит наш сайт - смените в настройках сети DNS на 8.8.8.8

 

Стихотворение дня

"Последнее время"
© Славицкий Илья (Oldboy)

 
Реклама
Содержание
Поэзия
Проза
Песни
Другое
Сейчас на сайте
Всего: 94
Авторов: 1 (посмотреть всех)
Гостей: 93
Поиск по порталу
Проверка слова

http://gramota.ru/

SONETKRONO
V.Solouĥin
tradukis A. Ĵuravlov

1

Kron' de sonetoj - revo kaj esper'...
Ekkoni regon de la nepro stila!
La bel' sen formo iĝas nur ceter'.
La form' insistas pri leĝar' stabila.

Se enŝteliĝas versojn malsincer'
Kaj amorfec'aŭ neglektec' mutila
De l' versofluo, aŭ la ton' babila -
Kreatu per silento mia verk'!

Ve, raras stilo de Petrarka nun,
Sed same ondoj glitas al lagun'
El ŝtorma for' en danco karusela.

Kaj se vi estas majstro kaj poet'
Obeas vin klasika la sonet -
La pint' de l' formo strikta, altnivela.


2

La pint' de l' formo strikta, altnivela -
La tera flor': siringo kaj diant',
La kamomilo, ŝajne bagatela,
L' fiera roz', modesta la galant'.

Ja estas ĉiu flor' - ne simple bela,
Sed perfektega, fajna diamant',
Ĉar agis per Ĉizilo la Kreant'
Sen misa mov' dum la labor' ĉiela.

Sed kiel rare ni la florojn ĝuas.
Ve, inter vantaj ni kaj Bel' situas
Makabra nigra strio por etern'.

Ĉu vere la florad' ne estas grava?
Ja en la belo estas forto sava,
Se elĉerpiĝas pri vantec' toler'.


3

Se elĉerpiĝas pri vantec' toler',
Dolor' ekvibras en profund' anima,
Ĉe l' buŝo sulkojn metas korsufer' -
Min turnas mi al Blok-volum' intima.

La versojn forĝis tristo kaj sufer'
De la profeto kaj poet' sublima.
Kaj fora stelo iĝas pli proksima,
L' animo kantas, plena de liber'.

Ho Blok! Ho Dio! Vastas via mondo!
De via poezi' puregas fonto.
Per plor' viola, melodi' fabela

Sur teron ĵetu min, turmentu, skuu.
Mi scias krii - pri silent' instruu.
Al vi sinturnas mi en tag' malhela.


4

Al vi sinturnas mi en tag' malhela,
L' patrujo, feble dronas mia vok'.
Mi metas florojn kun protest' sencela
Sub pinaj branĉoj en funebra lok'.

Kaj ĉe betulo. Kaj ĉe mur' kastela.
Kaj en Tarĥani. Jenas epilog;.
Poetoj dormas: tiuj de mensog',
L' aliaj falis de la kugl' duela.

Sed ni abundas. Ni kuradas vivaj.
Jen estas ni kruelaj, jen naivaj.
Len pri falsado spertas, jen pri ver'.

Sed estas la aferoj. Ili urĝas.
Kaj krome vi konstante l' pensojn skurĝas,
Ho la sterila blanko de l' paper'!


5

Ho la sterila blanko de l' paper'!
Nek estas iu punkto, eta strio,
Nek penso, inkmakulo, eĉ liter' -
Indiferentas, mutas la folio.

Dum pura estas la foliekster'
Necesas ĉu aŭdaco, ĉu nescio
Por ĝin makuli: se aperis io -
Ne eblas jam de tio malaper'.

Por scivolemo vanta aŭ envi'
Ne malpurigu la blankecon vi
Per kiĉa vort' aŭ penso bagatela.

La blank' papera estas estas via voj',
Muĝanta maro kaj lirlanta roj',
Ĝi estas fonto de l' soifo pela.


6

Ĝi estas fonto de l' soifo pela,
La tuta viv', en si solvinta min:
Jen salo, pipro, jen trinkaĵ' miela -
Ju pli ni prinkas, des bonvenas vin'.

Ĉampan' briletas en profund' botela,
Ni verŝas, ni senzorgas ĉe l' rutin'
Ĝis venas al la solventeco fin',
L' mizer' ŝanĝmona iĝas jam degela.

Je vent'! Je pluv'! Je bunta foliar'!
Je l' firmamento blua, neĝa knar'!
Je kant' alaŭda en tagmezo hela.

Je ĉiuj sortaj dornoj, ĉiu flor',
Je lumetanta en senlima for'
Figur' virina, alvokante bela!


7

Figur' virina, alvokante bela...
De libroj, pensoj, lukto gravas rol'!
Sed la virino per rider' anĝela
Frakasas korojn simple por petol'.

Vi estas grava, forta - la modela!
Poet', gvidanto, ferbetona vol'...
Foriros ŝi - vi revos pri pistol,,
Vi ŝanceliĝos kiel' flam' kandela.

Amama ami - tio ĉi ŝatendas!
Sed se ne rezultiĝas - vin atendas
Malplenaj urboj sur malplena ter'.

Sed restas ja - espero malgraŭ duboj,
Sed restas ja - el-post aŭtunaj nuboj
La stel' brilanta arde dum vesper'.


8

La stel' brilanta arde dum vesper'...
Medite staras mi ĉe l' voja mezo:
Pri kio lumas vi? Pri kia ver'?
Ĉu min atendas plagoj? Ĉu sukceso?

Atento, karitato kaj tener',
Maljustaj agoj, flato kaj komplezoj -
Ja konserviĝos ĉiuj vivospezoj
Por juĝ' en paradizo aŭ infer'.

Al ĉiu venos tiu juĝa tago.
Konsiderata estos ajna ago
De ĉiu mem juĝant' kaj advokat'.

Do klinu l' kapon mi por pling' hakila,
Sed penu resti firma kaj trankvila,
Ne modifiĝu por alies ŝat'.


9

Ne modifiĝu por alies ŝat'.
Pli saĝa estas iu, eĉ perfekta,
Sed ja por viaj taskoj kaj ŝarad'
Decidoj ties estos malkorektaj.

Ne povas fugi vi de via fat',
De vigla marŝ', paŝado sendirekta,
De far' sukcesa, entrepren' neglekta,
De meritita fam', envia flat'.

Ferioj mankas kaj maloftas paŭzoj,
Sed komprenidxas fine multaj kaŭzoj
Ke l' fino estas - ne plezur' kaj sat'.

La ŝultrojn plie premas l' jara pezo,
Sed for hezitojn ĉe la voja mezo!
Ne gardu l' koron de la venta bat'.


10

Ne gardu l' koron  de la venta bat'.
Stoike staras la betul' aĵura
En feras premoj de frosteg' terura.
Kortulm' ne brulas en dezertklimat'.

Sed volon rodas ja minac' obskura.
Sed la profet' ne estu apostat'.
Sed pereigas kanton man' malpura,
Ĝin savi estus enda rezultat'.

Rigardu: pimpas de la vortoj riĉ,
Gi ŝajnas arta - estas nur pastiĉ'.
Sed se hazarde brilos por momento

Fajrero febla antaŭ via gap',
Vi levu tiun super via kap',
Ĝin reflamigu la fluganta vento!


11

Ĝin reflamigu la fluganta vento,
L' esperon pri justeco kaj honest'.
Ne kaŝu vin post sobro, troprudento,
Ne timu kontraŭstari al tempest'.

Malfortas forto kaj malvanas pento.
Nek la Ostoza kaptis, nek la pest'.
Ni ĝuu, kontentiĝu per la est' -
Ja vivas ni, por kio do lamento?!

Lazuras la ĉielo super ni.
Sed se la koron vundas kalumni',
Ĝi povas frakasiĝi kiel glac'.

La eblon konsideru ĝis la tomb'
Ja kontraŭ malsincero kaj aplomb'
Gardatas en la koro la aŭdac'.


12

Gardatas en la koro la aŭdac'
Samkiel provianto dum vojaĝo,
Samkiel rememoroj pri junaĝo,
Kompaso ĉe senlima mara spac'.

Somero jam forflugis. Ĉu domaĝo?
L' naturo velkis ĉe l' somera pas',
Infanoj ree venis al la klas',
Kovriĝis per folia oro plaĝo.

Kaj kvankaŭ emas ni al dormo ronka,
Al ni varmigos sanon vin' delonga,
Alloge tintos per huffer' Pegas.

Amikoj venos - jenas la agrablo!
Bruligos ni kandelojn sur la tablo,
Ke lumon ne estingu l' kora lac'.


13

Ke lumon ne estingu l' kora lac'...
Ĉu povas lumo estingiĝi iam?!
Jen ĝi - fajrer',  jen - kandeleto pia
En kabaneto povra, en palac'.

Babilo vanta estas, blag' mania
Ke per obskura premo aŭ minac'
Kapablas komplotulo aŭ pajac'
Reteni venon de la tag' radia.

L' obskuro rampas: jen atoma plag'
Jen plag' anima, jen perfida ag',
Dominas la metalo, ne la sento.

Sed sub amasoj de vanteca sklam'
Briletas tamen poezia flam' -
Ja estas ĝi espero kaj defendo.


14

Ja estas ĝi espero kaj defendo -
La er' malgranda de l' eterna bon'.
Ĝin portas vi jen vigle, jen kun plendo,
Jen sole sola, jen ĉe kariljon'.

Delonge daŭras jam la vivascendo,
Delonge skribas-strekaj la krajon'.
Eraroj multas: centoj, milion'...
Kaj ofte, ofte venas malkontento.

Nerefareblas ĉiu-ajn detalo:
El ĉio ĉi konsistas la realo,
La viv' ja ne similas al kajer'.

Al voj' kutima vivo nin invitas,
Sed nune, dank' al Dio, jam finitas
Kron' de sonetoj - revo kaj esper.


15

Kron' de sonetoj - revo kaj esper',
La pint' de l' formo strikta, altnivela.
Se elĉerpiĝas pri vantec' toler',
Al vi sinturnas mi en tag' malhela.

Ho la sterila blanko de l' paper'!
Ĝi estas fonto de l' soifo pela,
Figur' virina, alvokante bela,
La stel' brilanta arde dum vesper'.

Ne modifiĝu por alies ŝat',
Ne gardu l' koron de la venta bat',
Ĝin reflamigu la fluganta vento.

Gardatas en la koro la aŭdac'
Ke lumon ne estingu l' kora lac',
Ja estas ĝi espero kaj defendo.

© Журавлев Алексей, 05.11.2012 в 07:21
Свидетельство о публикации № 05112012072100-00313344
Читателей произведения за все время — 43, полученных рецензий — 0.

Оценки

Голосов еще нет

Рецензии


Это произведение рекомендуют