Posttendara (Авторская песня)

POSTTENDARA
t. A. Ĵuravlov      m. L. Rubcova

Du semajnojn daŭris la tendaro,
Flugis tiuj gaje kaj incite.
Rido, kantoj, sonoj de gitaro -
Ĉio ĉi ja pasas senevite.
Pensoj dronas en la bru' stacia
Kaj la vero ŝajnas halucino,
Ĉe l' amika rondo tradicia
Kvazaŭ sonus: "Fino, fino, fino..."

   De l' temp' rivero fluas for
   Kaj jam minutojn ni kalkulas
   Okuloj viaj respegulas
   Kaŝitan ĉion en la kor'.

Post ridetoj streĉaj kaj babilo
De l' silento strida staras muro.
Jen aŭdiĝas de laŭtparoliloj:
"Du minutoj ĝis la forveturo".
Adiaŭoj hastaj aŭ solenaj,
De l' lokomotiv' averta kriĉo
Kaj okuloj viaj dolorplenaj -
Restis du minutoj de l' filiĉo.

   De l' temp' rivero fluas for,
   Ni staras meze de l' torento.
   Nur du minutoj de l' turmento,
   Nur du - por ĉiam en memor.

© Журавлев Алексей, 14.09.2021 в 14:14
Свидетельство о публикации № 14092021141426-00444064 на Grafomanam.net
Читателей произведения за все время — 10, полученных рецензий — 0.
Голосов еще нет