Jen post jarcentoj viro brava,
Honesta, en kiras' vestita,
Promena al milit' profita
Kun Dio kaj mieno grava.
Li nur ektintu per kiraso -
Tuj for obstino kaj kaprico,
De inoj, plenaj de melaso,
Ĉe l' viro granda iĝos vico.
Kaj jen nuntempa vir' vulgara,
Aroga, stulta, firmvestita,
Venanta al bazar' profita
En nigra "Volga dudekkvara".
Memfida - tre, ruzega - vere...
La ŝancon ankaŭ li posedu:
Nur eksusuru monpapere -
Virinoj venos... oni kredu...