Sorto de l' poet' (Твердые формы / запад (сонеты, канцоны, рондо))

I
Jen estas sorto de l' poet':
Ne promenado en arbaro
Sen fortostreĉoj, sen amaro -
Gi estas plena de impet',
Eternaj serĉoj, kontraŭstaro
De diletant', analfabet'...
Ne pompa ir', sed pena grimpo
Kun dorna kron' anstataŭ nimbo.

II
Anstataŭ nimbo dorna kron'
Destino estas de l' genio.
La cerbon savas la kranio,
Sed la animon?.. Ĉu rezon',
Ĉu forta vol', ĉu ironio?
Ja ne! - papero kaj krajon'.
Por la poeto estas grava
Nur de l' paper' blankeco sava.

III
Blankeco sava de l' paper'
Por kio estas destinita?
Por plenda kri', parol' medita,
Por ambeato, por sufer'?
Ĝi ne elektas... Eluzita,
Ĝi spertas sole pri toler':
Papero estas nur spegulo.
Ĝin gardu vi, senzorga ulo.

IV
Senzorga ulo, gardu vi
Junaĝan flagron de l' animo.
Ĝi ne eternas, estas limo
Por ĉio, ankaŭ por la viv'.
Sed sen meditoj kaj sen timo
Vi agas spite al edif'
Kaj kuras, grimpas, falas, lamas,
Kaj sen avar' la koro flamas.

V
La koro flamas sen avar'...
Je Dio! - kiom eblas flami,
Jen akre nei, jen aklami,
Eraron fari post erar'?
Sufiĉas krii kaj deklami,
Disipi siajn fortojn, ĉar
Ne iĝos vivo la edeno
Ĝis venos hor' por la kompreno.

VI
Por la kompreno venos hor'!
Ĉu baldaŭ, ĉu post multaj jaroj -
Dependas de la homaj faroj,
De ĉies volo kaj labor'.
Finiĝos iam la koŝmaroj
De interhoma malfavor',
Se ĉiu agos ne private,
Se pretos ni kuniĝi frate.

VII
Kuniĝi frate pretos ni
Ekkiam regos sur la tero
Konkordo, belo kaj libero,
Sed ne malam' kaj kalumni'.
Kaj ni malfermos kun sincero
En tuthomara kompani'
L' animojn, korojn. En imago
Vi venas jam, la glora tago.

VIII
La glora tago venas jam!
Ĉu povas helpi mi, poeto,
Al ties veno: per soneto,
Poemo, odo, epigram'?
Ja devas! Ne per bajoneto -
Per versoj servi al la am'
Ĝis lasta spiro, lasta vorto -
Jen estas de l' poeto sorto!

© Журавлев Алексей, 13.09.2021 в 15:36
Свидетельство о публикации № 13092021153608-00444051 на Grafomanam.net
Читателей произведения за все время — 9, полученных рецензий — 0.
Голосов еще нет